WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Marko 1
8 - Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
Select
1 - La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
2 - Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon;
3 - Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
4 - venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5 - Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
6 - Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.
7 - Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
8 - Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
9 - Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.
10 - Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
11 - kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
12 - Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
13 - Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
14 - Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
15 - kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
16 - Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
17 - Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj.
18 - Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
19 - Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn.
20 - Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
21 - Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.
22 - Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
23 - Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
24 - dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio.
25 - Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li.
26 - Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
27 - Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
28 - Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.
29 - Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
30 - Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
31 - kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.
32 - Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.
33 - Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo.
34 - Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.
35 - Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis.
36 - Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin;
37 - kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.
38 - Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis.
39 - Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.
40 - Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.
41 - Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.
42 - Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
43 - Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
44 - kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
45 - Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.
Laŭ Marko 1:8
8 / 45
Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget